Povodom 69. obljetnice mučeništva bl. Miroslava Bulešića, zajedničkim radom skupine pripadnika Društva katolika esperantista, a na inicijativu hrvatske članice predsjedništva Društva novinarke Marije Belošević, životopis našeg Blaženika i molitva prevedeni su na taj svjetski jezik. Hvala svima koji su sudjelovali u tom projektu: Antonio De Salvo (Rim), Edvige Ackermann (Trst), Laura Gentili (Arezzo), Paola Giommoni (Arezzo) i Marija Belošević (Zagreb).

 Beata  MIROSLAV BULEŠIĆ (1920-1947), sacerdoto kaj martiro

 INFANAĜO KAJ SEMINARIA FORMADO

 

Miroslav Bulešić naskiĝis la 13an de majo 1920 en Kroatio, en la vilaĝo Čabrunići (Istrio), paroĥo de Svetvinčenat, de la gepatroj Miho kaj Lucija naskita Butković. Li estis baptita la 23an de majo en la paroĥa preĝejo de Juršići. La knabo Miroslav lernis siajn unuajn preĝojn kaj siajn unuajn kristanajn nociojn el preĝlibro „Oče, budi volja tvoja“ (Patro, fariĝu volo Via), verkita de la episkopo Juraj Dobrila por la kroataj fideluloj en Istrio en la 19-a jarcento. Li vizitadis la elementan lernejon de Juršići, kie kiel instruisto pri religio li havis la altestimatan pastron Ivan Pavić. En la aĝo de dek jaroj Bulešić decidis plulerni en seminario. Post unu preparjaro en la Instituto „Alojzevišče“ en Gorizia, Miroslav Bulešić eniris en la seminarion de Kopar en la lerneja jaro 1931/32; li vizitadis ĝin ĝis la jaro 1939, kiam li post kvin jaroj de gimnazio kaj tri de liceo, superis la abiturientan ekzamenon. Post la kompletigo de lia sia seminaria formado en Kopar, per rekomendletero de pastro Ivan Pavić, („Temas pri bonega junulo: inteligenta, longmensa, devota kaj bonkaraktera“), la episkopo de Parenco kaj Pula, aŭtune 1939, sendigis lin studi en Romo.

 

STUDENTO EN ROMO

 

La teologia studento Bulešić restadis en Romo de aŭtuno 1939 ĝis somero 1943. La unuan jaron li estis en la Franca Kolegio, la aliajn tri jarojn en la Lombarda Seminario; li studis filozofion kaj teologion en la Papa Gregoria Universitato. Por la vivtenado de Bulešić en Romo prizorgas ankaŭ la ĉefepiskopo de Zagrebo, poste nomita kardinalo, beata Alojzije Stepinac: tio estas atestita en letero de sac. Sakač de januaro 1940. Bulešić dankis la ĉefepiskopon Stepinac pro la helpo pere de letero en februaro 1940. En Romo, centro de kristanismo kaj ejo de multaj martiroj de la unuaj kristanaj jarcentoj, Bulešić atingis la spiritan kaj intelektan maturiĝon. La tagon de la Senmakula Koncipiĝo de la beata Virgulino Maria, en la jaro 1942, li persone partoprenis, en la baziliko de sankta Petro, la papan ceremonion por la konsekrado de la mondo al la Senmakula Koro de Maria. Printempe 1943, invitita de lia episkopo de Poreč kaj Pula, la teologia studento Bulešić revenis al Istrio por ricevi pastran ordinadon.

 

PASTRIĜO KAJ UNUA MESO

 

Miroslav Bulešić kiel sacerdoto estis konsekrita la 11an de aprilo 1943 en la paroĥa preĝejo en Svetvinčent. Pri tiu okazaĵo en la taglibro li notis: „Miaj patrino, patro kaj fratoj ploris, sed ja ili devis: ilia filo mortis, li mem ĉesis esti ilia posedaĵo kaj li komencis iĝi Dia objekto“. Du semajnoj pli poste, en la naskiĝparoĥo li celebris la unuan meson. Por la primica slogano li elektis vortojn el la preĝo Patro nia „Venu via regno! Fariĝu Via volo!“

 

PAROĤESTRO EN BADERNA

 

Aŭtune 1943 Bulešić estis nomumita paroĥestro de Baderna. En tiu paroĥo, la sekvajn du jarojn li sin dediĉas kun granda engaĝiĝo al porpastra ofico, kaj samtempe, interesiĝas tre kuraĝe pri la plej trafitaj de la okazanta milito. En majo 1944 li skribis al sac. Ivan Pavić: „Inter la trafita sanganta popolo ni devas esti kiel la bona samariano: Konsoli, kuraci, levi, vindi ĉiun vundon...“ En la teritorio de Parenco, kiel en tuta Istrio, tiam agis tri armeoj: partizanoj, faŝistoj kaj germanoj. En tia tempo de malamo sacerdoto Bulešić montris veran amon al sia patrujo, sed sen kompromiti la universalecon kaj la koheron de katolika pastro, vidante en ĉiu homo, sen distingo de milita uniformo, Dian bildon, kiel li mem diris: „Mi estas katolika pastro kaj disdonos la sanktajn sakramentojn al ĉiuj, kiuj ilin petas de mi: al kroatoj, al germanoj, al italoj“. Pro sia decida kohera sinteno, Bulešić plurfoje estas minacita de variaj partoj; en printempo 1944, en sia taglibro, sin adresante al Dio li notis: „Se Vi volas ke mi venu al Vi, jen mi estas preta. Mi donas al Vi mian tutan vivon por mia ŝafaro. Fidante Vian gracon, se Vi konsideras min inda, mi ne timas la martiriĝon, male mi fervore deziras ĝin. Fariĝu volo Via“. Por ne malinterpreti sian sinoferon, li mem klarigas pro kio li pretas oferi sian vivon: „Mi deziras morti nur por la gloro de Dio kaj por la savo de la animo mia kaj tiuj de miaj fideluloj“. Al siaj malamikoj kaj persekutantoj li mesaĝas: „Mia venĝo estas la pardono“. Kiam akuzadoj kaj kalumnioj fariĝis tro oftaj, Bulešić, en sia kristnaska homilio 1944, malkaŝe diris al siaj paroĥanoj: „Mi timas nenion, ĉar mi scias ke en ĉio mi agas laŭ mia devo, kaj mi estas trankvila antaŭ Dio kaj antaŭ la homoj. Sciu ke mi ĉiam gardos mian kredon kaj mian honestecon; mi neniam perfidos; sen timo mi diros al ĉiuj tion, kio estas justa. Mi ĉiam min tenos je tiuj ĉi principoj, kiuj estas la principoj de Kristo. Lia vojo estos ankaŭ mia vojo“. Je la fino de la dua mondmilito Bulešić estis en Baderna, sed jam aŭtune 1945 estas nomumata paroĥestro de Kanfanar.

 

PAROĤESTRO EN KANFANAR

 

Plena je fervoro kaj senlaca sindediĉo, Miroslav Bulešić klopodis progresigi spirite sian novan paroĥejon instruante katekismon en la lernejo, per prelegoj por pluraj sociaj tavoloj, kunvenoj dediĉitaj al la junularo, propagandante la sindonemon al la Koro de Jesuo kaj Maria, organizante la mision, kaj per aliaj agadoj, superante persiste insidojn de la batalanta ateismo. Anoncante la Evangelion, li samtempe elmontris amon por malriĉularo kaj help-bezonantoj.

Junie 1946 li skribis en la libro pri Paroĥaj Anoncoj: „Al mi povas veni iu ajn, senprobleme, por ĉio kion vi scias ke mi povos vin helpi. La malriĉulo ne timu frapi mian pordon. Ĝis kiam mi ion havos, ankaŭ tiu havos. Mi ĉiam amis malriĉulojn, amas kaj amos, kaj helpos ilin laŭ miaj eblecoj.

La sekva fakto konfirmas ke ne temis simple pri belaj vortoj.

Aŭtune 1946 en Kanfanar venis ĉe la paroĥejon iu malriĉa maljunulo, vestita ĉifone kaj kun paralizita mano. La patrino de Bulešić proponis al li ion por manĝi. Intertempe el la preĝejo kun la breviero enmane venis la paroĥestro Bulešić, kiu vidinte la ĉifonitan ĉemizon de la povrulo, haltigis lin en la korto kaj sendis la patrinon alpreni unu el siaj du ĉemizoj.

Kontrastante la malutilegan gloradon pri la komunista partio kaj la sisteman diigon de la „revolucia ĉefo”, Bulešić, la Sanktan Vendredon 1946, proklamis kuraĝe de la predikejo de la paroĥa preĝejo „Jesuo Kristo krucumita estas nia Dio kaj nia reĝo. La Eklezio estas nia patrino. La fido estas la savo de niaj animoj, nia plej granda riĉeco, ia sankta afero.”

Malgraŭ lia klara postulemo, precipe en la temoj pri fido kaj moralo, Bulešić estis estimita de la fideluloj, kiuj volonte aŭskultadis lin. Tio-ĉi, kompreneble, ne plaĉis al la komunistaj aŭtoritatuloj. Kaj sekve, ankaŭ en Kanfanar minacoj komenciĝis. Sciinte pri tiuj minacoj, unu el liaj parencoj, angoroplena, klopodis konvinki lin rifuĝi en Italion, sed Bulešić respondis al li: „En Italio estas sufiĉe da sacerdotoj. Ĉi tie oni devas resti.” La parenco aldonis „Kaj se ĉi tie oni murdos vin?” „Se oni murdos min, oni murdos min pro Dio kaj pro la fido”, respondis Bulešić.

Miroslav Bulešić restis mallonge en Kanfanar. Komence de la lernojaro 1946/47, li estis nomumita vic-rektoro kaj profesoro en la Episkopa Seminario de Pazin. Forsalutinte la paroĥejon de Kanfanar, li rekomendis al la paroĥanoj: “…. Ni ricevu la Eŭkaristion kaj vi kaj mi, ni preĝu la beatan Virgulinon Maria kaj vi kaj mi!”.

Tiel finiĝis por Bulešić lia paroĥa misio, mallonga, sed travivita intense, kiun la popolo memoros pro lia eksterordinara spirita forto, entuziasmo, firma decideco kaj kuraĝo.

 

SUPERULO EN SEMINARIO SEKRETARIO DE LA PASTRA ASOCIO

 

En la seminario de Pazin Bulešić serioze, honeste kaj entuziame dediĉis sin al la laboro kun la unuaj generacioj de seminarianoj. Samtempe, kiel sekretario de la pastra asocio Sta Paŭlo, li kuraĝe kaj senhezite engaĝiĝis por libereco de religio kaj senbara agado de Eklezio en nova, komunisma ŝtato.

Samtempe, en tiu pastra asocio li strebis protekti unuavice junajn pastrojn de komunisma atakado kaj aliflanke strebante defendi la asocion mem de manipulado fare de la registaro.

En tio li enigas sian tutan pastran reputacion, scion kaj spertojn, atestante unuavice propraekzemple: per kristana principeco, kuraĝeco kaj aŭtentikeco.

Mature komprenante la situacion en kiu troviĝis Eklezio en Istrio kaj ĝia klerikaro, kiuj suferis pro ĉiam pli fortaj atakoj fare de la komunisma reĝimo, dum la epoko kiam la episkopo de Poreč kaj Pula Radossi forlasis Istrion, kaj al la episkopo de Triesto kaj Kopar Santini komunistoj minacis, dum la zagreba ĉefepiskopo Alojzije Stepinac estis malliberigita en Lepoglava, Bulešić intime sin preparis por martireco.

Tion atestis lia, tiam pli aĝa kunfrato en la seminario de Pazin, kiu pli poste iĝis ĉefepiskopo de Rijeka kaj Senj Josip Pavlišić, en la preĝejo de Lanišće, la 23an de aŭgusto 1997: „Tri monatojn antaŭ la morto, dum malfrua printempo 1947, Miroslav Bulešić parolis al mi pri blanka kaj ruĝa martirecoj. Jam tiam li preparadis sin por martireco“.

Al la seminarianoj, kiel li notis en la taglibro, parolante pri pastra servado dum tiuj tagoj li diris: „Esti sacerdoto signifas - esti martiro“. Komence de marto 1947, la vicseminariestro Bulešić organizis ke la granda krucifikso, kiun de la centra halo de la Episkopa seminario forprenis grupo de „progresa junularo“, akompanate per kantoj kaj preĝoj de la tuta Seminario digne estu remetita al sia loko.

Fine de junio 1947 alporolante Dion, en la taglibro li notis: „Mi deziras, se tio estas Via volo, kiel eble plej rapide veni al Vi“.

Kvankam juna, sed respektinda kaj nefleksebla pastro, kontraŭloj certe konstante observis kaj atendis sian momenton.

 

MARTIRO PRO LA FIDO

 

En aŭgusto 1947 Miroslav Bulešić, vicrektoro de la Seminario de Pazin kaj sekretario de la pastra asocio Sta Paŭlo, akompanas la delegiton de la Sankta Seĝo mons. Jakob Ukmar por la disdono de la konfirmacio en Buzet kaj en la ĉirkaŭaj parokoj. „En tiuj tagoj, kiam mi iradis de unu paroĥo al la alia por la konfirmacio, li volonte helpis min. Kie estis suspekto pri danĝero, li antaŭeniris por kontroli la terenon”, tiel esprimiĝas rilate sian akompananton Bulešić d-ro Ukmar en letero sendita al mons. Mario Pavat en Romo la 5an de septembro 1954. Sabaton la 23an de aŭgusto 1947, kiam la komunistoj, furiozaj, enrompis en la paroĥan preĝejon de Buzet por malhelpi la konfirmacion, Bulešić stariĝis antaŭ la tabernaklo por defendi la Plejsanktan Sakramenton. „Tra ĉi tie vi povos pasi nur post mia morto” li diris, kun pala vizaĝo, sed kun voĉo klara kaj rezoluta, estante sur la antaŭaltaro, turnite al tiuj kiuj estis invadintaj la sacerdotejon. La tagon antaŭ ol iri al Lanišće, kiam aŭdigis sin seriozaj minacoj fare de la komunistoj, al iu persono kiu demandis ĉu li timas iri tien, Miroslav Bulešić respondis: “Oni mortas nur unu fojon”. Kaj li ekiris doni sian ateston al Kristo kaj al lia Eklezio, obee al la Sankta Seĝo, kiu en somero 1947 estis reprezentita en Istrio de la konata pastro laŭ slovena nacieco mons. Jakob Ukmar. La konfirmacio estis celebrita en Lanišće dimanĉon la 24an de aŭgusto 1947, en la festotago de apostolo sankta Bartolomeo. Koncerne la martirigon de Miroslav Bulešić, d-ro Ukmar, en sia oficiala raporto sendita al la Episkopa Kurio de Triesto la 12an de novembro 1947, tiel esprimiĝis: „Post la fino de la konfirmacio kaj de la meso celebrita de resp. Miroslav Bulešić, ni ekiris al la paroĥa domo. Post horkvarono, post la konfirmacio ankaŭ de la malfruintoj – estis ĉirkaŭ la dekunua – la agresantoj eniris en la domon kaj mortigis per tranĉilo sac. Bulešić kiu troviĝis apud la pordo. Mi persone eliris el la paroĥa oficejo al la halo kaj mi vidis lin mortinta surtere, inter la fiuloj kiuj estis okupintaj la domon; mi retiriĝis al la dormoĉambro, kie, post nelonge, mi estis serioze batita kaj restis kuŝanta sur planko en mia propra sango. Opiniante, ke mi estas mortinta, ili lasis min serĉante la paroĥestron, sed ili ne trovis lin, ĉar li estis sin kaŝinta. Mi restis svene dudek horojn...”. La morto de Bulešić estis kaŭzita de kelkaj tranĉilaj trapikoj je la gorĝo kaj lia sango makulis la muron de la halo de la paroĥa oficejo. Laŭ la deklaroj de kelkaj vidatestantoj, Bulešić, sentante ke li mortas, eldiradis la alvokon: „Ho Jesuo, akceptu mian animon!”. La tiamaj aŭtoritatuloj ne permesis, ke ĉi tiu kuraĝa atestanto de la fido estu entombigita en lia naskiĝloka paroĥo de Svetvinčenat, sed ili devigis lian entombigon en Lanišće. Nur en 1958 estis eble transporti liajn mortajn restaĵojn al la naskiĝloka paroĥo, kie ili estis demetitaj apud la ĉefa enirejo de la preĝejo de s. Vincento martiro, en la tombejo; de tie en 2003 ili estis transportitaj en la paroĥan preĝejon, kie ili daŭre troviĝas. Tiel konkludiĝis la surtera vivo, kiel martiro pro la fido kaj la agadlibero de la Eklezio, de Miroslav Bulešić, sentima pastro, kiu, kiel diris ĉefepiskopo Pavlišić la 24an de aŭgusto 1987, „kun escepta fervoro atestis la Evangelion kaj la Regnon de Dio”. Kaj, jam en aŭtuno 1947 la apostola nuncio en Jugoslavio Joseph Hurley estis dirinta al la superuloj de la Seminario de Pazin: „Per la morto de ĉi tiu juna pastro vi ricevis plimulte ol vi perdis, ĉar vi ricevis sanktulon, martiron”. (La sama nuncio Hurley, en oktobro 1946, ekstaris kaj kliniĝis antaŭ ĉefepiskopo Stepinac kiam li, kiel akuzito, eniris en la juĝoĉambron de la komunista tribunalo). Kaj beata Stepinac, kiu persone konis Bulešić, en letero skribita el la kaptiteco de Krašić al d-ro Ivan Pavić en 1953, difinis Miroslav Bulešić „juna sacerdoto bona kaj idealisma”.

 

SERVANTO DE DIO

 

La 24an de aŭgusto 1997, kvindekjara datreveno de la martirigo de Miroslav Bulešić, kardinalo Franjo Kuharić, prezidante la solenan eŭkaristian celebron en Svetvinčenat, citinte eron de la taglibro de Bulešić, en ĉeesto de la episkopoj, de la klerikaro kaj de multaj miloj da fideluloj, demandis de si mem: „Kiu povas deziri martirigon?”, kaj donis ĉi tiun respondon: „Nur tiu, kiu estas trempita de Dio, kiu estas trempita ĝis la fundo de la koro kaj de la animo de la Sankta Spirito, kiu estas puŝita al tio de la amo. Ĉi tio estas amo. Martirigo estas amo. Martirigo kaj venko super ĉia malamo”. Tiaj estis la martiroj, atestantoj de Kristo, en la dudek jarcentoj de la kristana erao: de la tempo de s. Maŭro, unua episkopo de Poreč, ĝis nia nuntempa martiro Miroslav Bulešić. Multaj fideluloj kaj multaj pastroj, ekde la tago de la martirigo de Miroslav Bulešić ĝis hodiaŭ, sin turnas al lia propeto, alvokante la helpon de Dio en la malfacilaĵoj de la vivo. En la oficiala listo de la Kongregacio por la aferoj de la Sanktuloj en Romo, Miroslav Bulešić estas enskribita kiel servus Dei, servanto de Dio, kun la indiko in odium fidei, mortigita pro malamo al la fido. En la diocezo de Poreč kaj Pula disvolviĝis (1998-2004) la dioceza esplora proceso pri la vivo kaj la martirigo de Miroslav Bulešić, kaj la aktoj de la proceso estis transdonitaj en 2004 al la Kongregacio por la aferoj de la Sanktuloj en Romo.

 

 

 

 

BEATPROKLAMO

 

La Ŝtata Sekretariejo de la Sankta Seĝo la 12an de februaro 2013 sciigis ke la Sankta Patro Benedikto la 16a permesis ke la beatproklamo de la Dia servanto Miroslav Bulešić okazu en la diocezo de Pula kaj Poreč sabaton, la 28an de septembro 2013.

La reprezentanto de la Sankta Patro ĉe la solenaĵo de beatproklamo en Areno de Pula estis kardinalo Angelo Amato, prefekto de la Kongregacio por la aferoj de la Sanktuloj en Romo.

 

 

Preĝo

 

Dio, Nia ĉiela Patro,

en la sacerdoto Miroslav Bulešić al Via popolo vi donis sindonan paŝtiston kaj sentimeman martiron.

Pere de lia porparolo fortigu en ni nian kredon kaj persistan paciencon dum vivmalfacilaĵoj, kaj donu ke ni estu pretaj strebi por kresko kaj unueco de la Eklezio.

Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

 

 

 

Kuntradukis:

Antonio De Salvo (Romo), Edvige Ackermann (Triesto), Laura Gentili (Arezzo), Paola Giommoni (Arezzo) kaj Marija Belošević (Zagreb)